Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina plej alta leĝdona instanco finis sian jaran sesion
2021-03-12



Posttagmeze de la 11a de marto, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, la Tutlanda Popola Kongreso (TPK), okazigis la ferman kunvenon de sia jara sesio.


Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino. Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, faris paroladon en la kunveno.


Leĝdonantoj adoptis la amendojn al la organiza leĝo kaj proceduraj reguloj de TPK kaj decidon pri plibonigo de la elekta sistemo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono.


La leĝdonantoj adoptis la Skizon de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado kaj la Longperiodajn Celojn ĝis la Jaro 2035.


Ili aprobis rezoluciojn pri la registara laborraporto, kaj la laborraportoj de la Konstanta Komitato de TPK, la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo.





Ili adoptis la rezoluciojn pri efektivigo de la plano de 2020 kaj pri la plano de 2021 pri nacia ekonomio kaj socia disvolvado. Ili ankaǔ aprobis la planon de 2021 pri nacia ekonomio kaj socia disvolvado.


La leĝdonantoj adoptis ankaŭ la rezoluciojn pri plenumado de la centra kaj loka buĝetoj por 2020 kaj pri la centra kaj loka buĝetoj por 2021, kaj aprobis la centran buĝeton por 2021.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio