Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel ĉina fervojo disvolviĝos komence de 14-a Kvinjara Plano?
2021-03-11

c151f6f6-bbd2-4166-95f9-62931a0d4892_batchwm.jpg


Fervojo estas grava trafika infrastrukturo por la lando kaj la popola vivo, kaj estas ĉiam zorgata de la socio. Do kiel la ĉina fervojo disvolviĝos en la 14-a Kvinjara Plano? Lastatempe Lu Dongfu, TPK-reprezentanto kaj prezidanto de la kompania grupo Ĉina Fervojo, diris, ke ĝis la jaro 2025 la distanco de tutlanda fervojo atingos 170 mil kilometrojn.


d5e64f9e-5948-461a-a9f5-cf700abb367f_zsize_batchwm.jpg


Lu diris, ke dum la periodo de la 13-a Kvinjara Plano, la distanco de tutlanda fervojo kreskis je 20.9%, kaj la nombro de trajnaj pasaĝeroj atingis 14.9 miliardojn. Samtempe la fervojo utiligis la rimedojn por faciligi vojaĝon de homoj, kiel elektronika bileto, vizaĝskana kontrolo, surreta elekto de sidloko, surreta mendo de manĝaĵo kaj specifaj servoj por maljunuloj kaj neretumantoj.


fe5550fc-12c6-483c-a139-3bac752cd731_zsize_zsize_zsize_batchwm.jpg


"Trajno estas tipa naturamika veturilo." Lu Dongfu diris, ke en la periodo de la 13-a Kvinjara Plano la varotransportado multiĝis je 227 milionoj da tunoj kompare kun la sama periodo de la 12-a Kvinjara Plano. En la lastaj jaroj pli kaj pli optimumiĝas la energia strukturo de la landa fervojo, kaj ĝia elektrizeco jam atingis 74.9%.


b68cfd59-75a4-462c-943d-809da63ef374_zsize_batchwm.jpg


Lu diris ankaǔ, ke la grupo strebos por veturigi altrapidan trajnon en Tibeton antaǔ la 1-a de julio 2021, realigos funkciigon de altrapidaj trajnoj en la 31 provincoj, regionoj kaj municipoj de la lando kaj utiligos altrapidajn trajnojn kun pli alta inteligenteco por la linioj inter la urboj Pekino-Ŝanhajo, Pekino-Harbino, Pekino-Kantono, Chengdu-Chongqing ktp.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio