Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kontraǔkoronvirusa vakcino de Sinovac efikas sur mutacio trovita en Brazilo
2021-03-11

Pele (Edson Arantes do Nascimento) estas vakcinita per vakcino disvolviĝinta de Sinovac.


La 8-an de marto la brita novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke komencaj esplordatumoj de Brazilo montras, ke la kontraǔkoronvirusa vakcino disvolviĝinta de la ĉina kompanio Sinovac efikas sur la mutacio P1 trovita en la lando. La raporto klarigas, ke esploristoj ekzamenis la sangon de vakcinitoj, kaj malkovris, ke la vakcino efikas sur la mutacio P1.


Brazilo komencis vakcinadon en la lando. Ĉinaj vakcinoj multe subtenas la batalon kontraǔ KOVIM-19. La vakcino disvolviĝinta de la ĉina kompanio Sinovac estas la ĉefe uzata vakcino en Brazilo. La ministerio pri sano de Brazilo deklaris, ke tiu ĉi vakcino ankaǔ efikas sur la mutacioj trovitaj en Britio kaj Sud-Afriko.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio