Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lanĉita Ĉina Sanatestilo por Internacia Vojaĝo
2021-03-10

La internacia versio de la Ĉina Sanatestilo por Vojaĝo, foje kromnomata "Vakcina Pasporto" estis oficiale lanĉita lunde, la 8-an de marto, de la departemento pri konsulaj aferoj sub la Ministerio pri Eksteraj Aferoj. Ĝi funkcias ene de la apo Wechat.


Kia estas la sanatestilo?


Jen kelkaj ĉefaj ecoj:


– La dudimensia kodo permesos al koncernaj eksterlandaj aŭtoritatoj kontroli la aŭtentikecon de la informoj de la vojaĝanto.


– La atesto montros rezulton de individuaj nukleacidaj testoj, testoj pri antikorpoj kaj ĉu la vojaĝanto estis aŭ ne vakcinita.


– La etan apon povas uzi revenintoj al Ĉinio el eksterlando kaj tiuj vojaĝantaj eksterlanden el Ĉinio.


– Papera versio de la atestilo povas esti konservita kaj presita se necese.


Kiuj povas akiri la Ĉinan Sanatestilon por Internacia Vojaĝo?


Por registriĝi en la eta apo en Wechat, oni bezonas havi nacian identigilon de la ĉeftero de Ĉinio. Tio signifas, ke nun la atestilo estas disponebla nur por civitanoj de la ĉeftero.


En gazetara konferenco dimanĉe, la 7-an de marto, la ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi klarigis, ke Ĉinio volonte diskutos pri reciproka agnosko de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 kun aliaj landoj. Ĉi tio sugestas, ke estonte vojaĝantoj el eksterlandoj kiuj jam ricevis la vakcinojn eble povos eniri Ĉinion sen la nunaj limigoj rilataj al la pandemio. Pri eksterlandanoj loĝantaj en Ĉinio, ankoraŭ mankas klarigo.


Ĉu jam eblas vojaĝi eksterlanden sen kvaranteno?


Ankoraŭ ne!


Por ke la Ĉina Sanatestilo por Internacia Vojaĝo vere estu "vakcina pasporto", necesas, ke ĝi estu akceptita de koncernaj alilandaj aŭtoritatoj.


En ĉi-jaraj du sesioj en Pekino, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) sugestis, ke estonte la sanatestilo anstataŭigu devigan kvarantenon por alvenintaj vojaĝantoj el eksterlandoj. Sed tio estas nur propono.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fontoj: That’s Beijing kaj GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio