Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vizitindaj serv-zonoj por aŭtovojoj en Jiangsu
2021-03-08

"La serv-zonoj por aŭtovojoj en Jiangsu estas la plej bonaj" estis varme diskutita temo en la mikroblogo, kun 320 milionoj da legoj. Pro tio multaj homoj vojaĝis al la serv-zonoj en Jiangsu-provinco, Ĉinio.


La serv-zono ĉe Yangcheng-lago de Suzhou plene montras la trajtojn de konataj ĝardenoj de Suzhou. Oni povas diri, ke ĝi estas miniaturo de vidindaĵoj en Suzhou. Krom belaj pejzaĝoj, oni povas viziti ankaŭ halon por sperti sciencon, halon pri nematerialaj kulturaj heredaĵoj, muzeon pri kraba kulturo ktp.


Krom la kutimaj funkcioj, ekzemple, plenigo de benzinujoj, manĝado kaj ripozo, la serv-zono ĉe Douzhuang de Zhenjiang ankaŭ havas grandan butikon kaj ejon por fiŝhoki.


La serv-zono ĉe Fangmaoshan de Changzhou havas temon pri dinosaŭro. Ĉie videblas dinosaŭraj modeloj, ĉar je malpli ol dek kilometroj for de la serv-zono troviĝas la Parko de Ĉinaj Dinosaŭroj.


En la serv-zono ĉe Meicun de Wuxi oni povas aĉeti bongustajn kaj malmultekostajn lokajn produktojn.


En la serv-zono ĉe Shaxi de Taicang oni povas koni la lokajn historion, kulturon kaj morojn en eksponejo.


La serv-zono ĉe Gehu de Changzhou aspektas kiel kastelo en sonĝo. Ĝi havas luksajn restoraciojn kaj turistajn liftojn. Multaj homoj veturas tien nur por ripozi.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio