Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping adresis bondeziron al tutlandaj virinoj por Internacia Tago de Virinoj
2021-03-07


Posttagmeze de la 6a de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis membrojn el medicina, sanitara kaj eduka rondoj, kiuj partoprenas en la 4a sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Xi aŭskultis proponojn kaj sugestojn de la membroj. 


Okaze de la Internacia Tago de Virinoj Xi Jinping, nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, adresis gratulon kaj bondeziron al la reprezentantinoj, membrinoj kaj laborantinoj de la du sesioj, al virinoj de diversaj etnoj kaj rondoj de la lando, al samlandaninoj de la regionoj de Hongkongo, Makao kaj Taiwan, kaj al samcivitaninoj eksterlande loĝantaj.


Xi diris, ke ĉinaj virinoj aktive strebas por la socialismaj aferoj kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko kaj faras grandan kontribuon egale al tiu farata de viroj. Ili havigis al si ĉarmon de novepoka virineco, plenforte luktas kontraǔ malfaciloj en ĉiuj flankoj, precipe ĉe la frontoj por konstrui bonstatan socion, forigi malriĉecon kaj batali kontraǔ la epidemio de KOVIM-19.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio