Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En sesio de Homrajta Konsilio de UN belorusa reprezentanto nome de 70 landoj substrekis, ke honkongaj aferoj apartenas al Ĉinio kaj la ekstero ne intervenu en ilin
2021-03-07


En la 46-a sesio de la Homrajta Konsilio de UN okazinta en Ĝenevo en la 5-a de marto, belorusa reprezentanto nome de 70 lanoj faris paroladon. Li substrekis, ke la honkongaj aferoj apartenas al Ĉinio kaj la ekstero ne intervenu en ilin.


En la parolado li rimarkigis, ke ne interveni en la internajn aferojn de suverena ŝtato estas grava principo de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj la fundamenta principo de la internaciaj rilatoj. Indas subteni la praktikadon de “unu lando, du sistemoj” en Honkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio. Post la aprobiĝo de la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono, Honkongo liberigis sin de tumulto kaj iom post iom tendencis al stabileco. Hongkongo estas nedisigebla parto de Ĉinio, la honkongaj aferoj apartenas al Ĉinio kaj la ekstero ne intervenu en ilin. Koncernaj partioj estas petitaj efektive respekti la suverenecon de Ĉinio kaj ĉesigi intervenon en la honkongajn aferojn kaj la internan politikon de Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio