Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel kvinjara plano de Ĉinio akcelas ĝian rejunigon?
2021-03-06


La jara kunveno de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, ekzamenas la projekton de la plano por la ekonomia kaj socia disvolvado en la venontaj kvin jaroj, kaj la gravaj sociaj kaj ekonomiaj celoj por la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) estis listigitaj en la plano.


La kvinjara plano estas grava mekanismo iniciatita en la 1950aj jaroj. Ĝi gvidis la landon travivi ekonomiajn levojn kaj mallevojn, kaj ŝanĝiĝojn en la ekstera medio. Ĝi ankaŭ helpas Ĉinion efektivigi kreskon en la nacia forto kaj la socia kaj ekonomia disvolvado.


Pasintjare la malneta enlanda produkto (MEP) de la lando superis la sojlon de 100 duilionoj da juanoj (= 15.4 duilionoj da usonaj dolaroj) kaj atingis 101.5986 duilionojn da juanoj.


La cifero estas 1 232 oblojn pli multe ol tiu en 1953, kiam Ĉinio komencis efektivigi sian unuan kvinjaran planon, kaj tio ankaŭ markas la miraklan transformiĝon de la lando el la ekonomia postiĝo ĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo.


En la pasintaj multaj jaroj, la fokusoj de la kvinjaraj planoj de Ĉinio ŝanĝiĝis laŭ la ŝtataj kondiĉoj.


Antaŭ komenco de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio en la fino de la 1970aj jaroj, la kvinjaraj planoj ĉefe temis pri akcelado de industriiĝo de la agrikultura lando.


Ĉinio iom post iom transiris de planizita ekonomio al merkat-orienta socialista merkata ekonomio, kaj ĝiaj kvinjaraj planoj progresis por inkludi pli da merkat-bazitaj gvidlinioj anstataŭ devigaj ordonoj kaj rigidaj ekonomiaj celoj.


La kvinjaraj planoj de Ĉinio adoptas la rimedon de supro al malsupro dum plenumado, kaj oni de malsupro al supro petas opiniojn multfoje antaŭ agado. Proponoj el fakuloj, registaraj oficialuloj, politikaj konsilistoj kaj taksado el la triaj organizaĵoj estas konsiderataj dum ellaborado de la planoj.


Tiaj klopodoj estis faritaj por certigi la vojmapon fareblan, konsekvencan kaj antaŭvideblan, kaj ĝi kongruas kun la longtempa vizio de la lando pri la nacia rejunigo.


Laŭ analizistoj, kontraste al la ŝanceliĝemaj registaroj de okcidentaj landoj, kie promesoj kaj planoj de unu registaro estas malfacile plenumataj de la sekva, la kvinjaraj planoj de Ĉinio bildigas pli antaŭvideblan estontecon.


"Cerb-simila inteligenteco", "genetika teknologio", "futura interreto" kaj aliaj unuafoje aperas en la projekto de ĉi-jara kvinjara plano, kaj ili montras la decidon de Ĉinio fari grandajn progresojn en scienco kaj teknologio.


Kiel multaj aliaj celoj listigitaj en la plano -- de novigo-pelita disvolvado kaj bonfarto de la popolo ĝis ekologia protektado -- la celoj estas anticipaj anstataŭ devigaj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio