Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Carrie Lam deklaris pri "patriotoj administrantaj Hongkongon"
2021-03-05

La 5-an de marto Carrie Lam, administra ĉefo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio, faris anoncon pri ekzameno de elekt-sistemo de Hongkongo en la kvara sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso por plenumi "patriotoj administrantaj Hongkongon".



Ŝi diris, ke en la pasintaj du jaroj, kiam Hongkongo alfrontis senprecedencajn defiojn, la centra registaro respondece solvis por Hongkongo la urĝajn probelmojn. Tio montras sekvon al la principo "unu lando, du sistemoj" kaj zorgon al hongkonganoj. La patrolando ĉiam estas subteno de Hongkongo, kaj tio montriĝas ĉe ellaboro de la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono, plibonigo de hongkonga elekt-sistemo kaj plenumo de "patriotoj administrantaj Hongkongon".


Lam diris, ke ŝi kaj ŝiaj kolegoj sentime plenumos la misiojn konservi interesojn de la lando kaj gardi stabilon kaj prosperon de Hongkongo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio