Inaǔguriĝis la kvara sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK |
2021-03-04 |
Posttagmeze de la 4-a de marto solene malfermiĝis la kvara sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la inaǔguron de la sesio en la Granda Popola Halo. La sesio daŭros sep tagojn kun ĉeesto de pli ol 2 100 membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK el diversaj politikaj partioj kaj organizoj kaj sociaj rondoj de la lando. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |