Anstataŭ ĉerizo durio fariĝis frukto plej multe importita de Ĉinio |
2021-03-03 |
Lastatempe fakulo de la Tajlanda Ministerio de Agrikulturo deklaris, ke en la pasinta jaro Ĉinio importis 575 000 tunojn da freŝaj durioj el Tajlando, kontraŭ sume 14.7 miliardoj da juanoj (= 2.27 miliardoj da usonaj dolaroj) kaj je 78% pli multe ol tiu de la antaŭa jaro. Pro tio Ĉinio fariĝis la plej granda eksport-merkato de freŝaj durioj de Tajlando. Ekde 2019 Ĉinio importis pli da freŝaj durioj ol ĉerizoj, kaj durio fariĝis la reĝo de importitaj fruktoj en Ĉinio. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |