Ĉina reĝisorino Chloé Zhao gajnis la 78-an Premion Ora Globo |
2021-03-03 |
Ĉina reĝisorino Chloé Zhao gajnis la 78-an Premion Ora Globo en la kategorio de reĝisorado pro la filmo Nomadlando. Tiel ŝi fariĝis la unua azia virino, kiu gajnis ĉi tiun premion. En sia parolado, Chloé Zhao citis fragmenton de la filmo, kiu diras, ke simpatio povas rompi ĉiujn barojn kaj kunigi nin. Ŝi dankis ĉiujn, kiuj malavare helpis ŝin por ke ŝi libere sekvu sian revon pri kinarto. Chloé Zhao Afiŝo de la filmo Nomadlando Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |