Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hongkongo de Ĉinio certe plenumos sistemon "patriotoj administrantaj Hongkongon"
2021-03-02

De la 28-a de februaro ĝis la 1-a de marto en Shenzhen rilataj departementoj de la centra registaro de Ĉinio okazigis simpozion por aǔskulti diversrondajn opiniojn pri plibonigo de la sistemo "patriotoj administrantaj Hongkongon". La simpozion ĉeestis Xia Baolong, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj ĉefo de la Oficejo pri Aferoj de Hongkongo kaj Makao sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj respondeculoj de aliaj departementoj.


Reprezentantoj el la hongkongaj rondoj de industrio, komerco, financo, laboristo kaj aliaj kaj tiuj el la hongkonga registaro esprimis siajn opiniojn. Ili diris, ke "patriotoj administrantaj Hongkongon" estas la kerno de la politiko "unu lando, du sistemoj", kaj por realigi la politikon oni devas plene plenumi la sistemon. Estas tute natura, ke veraj patriotoj administru kaj regu Hongkongon. En la mondo neniu lando permesas tiujn, kiuj malamas sian landon, regi la landon aǔ parton de la lando. Oni ankaŭ faris proponojn por plibonigi elekt-sistemon de Hongkongo.


Xia diris, ke la centra registaro tenas neŝanĝeblan decidon efektivigi la politikon "unu lando, du sistemoj". Plene plenumi la sistemon "patriotoj administrantaj Hongkongon" estas ŝlosila por la politiko "unu lando, du sistemoj". Tiel oni devas plibonigi rilatajn sistemojn, por ke veraj patriotoj firme tenu la regpovon de Hongkongo. Patriotoj signifas ami la Ĉinan Popolan Respublikon. Plejpartaj hongkonganoj estas patriotaj. Rilataj departementoj de la centra registaro daǔre aǔskultos opiniojn kaj proponojn de hongkonganoj por plibonigi ĉi-rilatajn sistemojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio