Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Enmerkatigita adenovirus-vektora kontraǔkoronvirusa vakcino en Ĉinio
2021-03-02


La 25-an de februaro la enmerkatiĝa peto pri rekombina kontraǔ-koronvirusa vakcino (adenovirusa vektoro) ellaborita de la grupo gvidata de Chen Wei, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio, estis aprobita de la Nacia Administracio de Medicinaj Produktoj de Ĉinio. Tio estas la unua aprobita adenovirus-vektora vakcino de Ĉinio, kaj unufoja inokulo sufiĉas por imunigi kontraǔ KOVIM-19. La efiko aperos post 14 tagoj ekde la inokulo. Ĝi povas esti konservata inter 2 kaj 8 celsiaj gradoj kaj taǔgas por homoj aĝaj je pli ol 18 jaroj.


La vakcino estis urĝe aprobita de Pakistano kaj Meksiko. Laǔ datumoj, en la triaperioda klinik-provado en Pakistano, la vakcino povas aperigi al la homa korpo centprocentan imunecon kontraǔ seriozaj kazoj de KOVIM-19 post 28 tagoj ekde la inokulo, kaj ĝia ĝenerala imuneco estas 74.8%.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio