Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Restoracio senpaga
2021-03-01

En iu pekina restoracio se iu mendas la menuon A, li aŭ ŝi povas senpage manĝi, ĉar estas anonco sur la pordo de la restoracio: Estas neeviteble, ke homoj renkontas malfacilojn; ni liveras senpagan manĝon kaj petas nenian kompenson; kaj ni esperas, ke ankaŭ vi helpos aliajn kiam vi estos kapabla.


Anonco de la restoracio


La menuo A estas nudelo kun bovaĵo por studentoj, senhejmuloj, sanlaboristoj kaj aliaj homoj kun malaltaj enspezoj. 


Yu Chenghao, posedanto de ĉi tiu restoracio, diris, ke li liveras la senpagan menuon, ĉar li ricevis helpon de aliaj. Antaŭ ok jaroj, kiam li estis lernanto en Kunming, lia monujo estis ŝtelita. Iu restoracio donis al li senpagan manĝon kaj monon por ke li revenu al lia universitato. 


La rakonto de Yu disvastiĝis en interreto, kaj en pli da restoracioj aperis la menuo A en Ĉinio.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio