Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis Infektorega Centro de Hongkongo
2021-03-01


La 25-an de februaro okazis la malferma ceremonio de la Infektorega Centro sub la Norda Lantau-a Hospitalo de Hongkongo. Carrie Lam, administra ĉefo de Hongkonga Speciala Administra Regiono, ĉeestis la ceremonion kaj faris salutparolon. Ŝi diris: "En la 20-a de januaro mi ĉeestis la finkonstruan ceremonion de la hospitalo, kaj post nur unu monato mi ja povas vidi ĝian oficialan ekfunkcion. Mi dankas la subtenon kaj zorgon de la centra registaro al la regiona registaro kaj hongkonganoj."



En la 26-a de februaro la centro unue funkciigis ĉambron kun 48 litoj por akcepti mez- kaj neserioze malsanaj infektitoj inter la aĝoj de 16 ĝis 65. Poste la centro akceptos malsanulojn de KOVIM-19 kiuj restas en komunumaj kuracejoj, celante unuigi homfortojn kaj pli efike aranĝi koncernajn rimedojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio