Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio donis medalojn al tiuj, kiuj modele agadis por malriĉec-reduktado
2021-02-26

En la kunveno


La 25an de februaro en la Granda Popola Halo de Pekino okazis kunveno por marki la atingojn de la lando pri forigo de malriĉeco kaj laŭdi la modelojn pri tia agado. Ĉina prezidanto Xi Jinping donis medalojn al tiuj, kiuj modele agadis por malriĉec-reduktado en Ĉinio. Li ankaŭ faris paroladon en la kunveno.


Zhao Guangzhou (la dua el dekstre)


Zhao Guangzhou, pekina esperantisto kaj buro-ranga oficulo de la Nacia Akademio pri Administro, estis honorita kiel modela batalanto kontraŭ malriĉeco.




Ekde marto 2017 Zhao memvole servas kiel la unua kompartia sekretario de la vilaĝo Bali sub la Hani-etna Aŭtonoma Gubernio de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio kaj helpas la vilaĝanojn liberiĝi el malriĉeco. La lokanoj alte taksas lian laboron.


Gratulon al li!



Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio