Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Antikva urbo Anju
2021-02-25

Situante en Tongliang-distrikto de Chongqing, la antikva urbo Anju estas turismejo kun unika kulturo kaj riĉa historio de pli ol 1 400 jaroj. Tiu antikva urbo estas ĉirkaŭita de montoj kaj riveroj, kaj en ĝi abundas antikvaj konstruaĵoj kaj temploj.


DSC_0914.jpg

Aktoroj en kostumoj bonvenigas vizitantojn.


Tie troviĝas 197 municip- aŭ distrikt-nivelaj protektataj heredaĵoj kaj unu nacinivela nemateria kultura heredaĵo. Dum la lastaj jaroj, registaro multe investis en renovigo kaj protektado de lokaj antikvaĵoj, konstruaĵoj kaj monumentoj, konservante la originan "antikvan" aspekton de fasadoj laŭlonge de la antikvaj stratoj. Ankaŭ infrastrukturo por turismo en la urbo estas bonega. La nombro de turistoj en la urbo kreskas, kaj en 2019 ĝi akceptis 3,52 milionojn da turistoj.


Fama pro ĝiaj palacoj, temploj kaj belaj pejzaĝoj, Anju estas konata pro sia klara miksaĵo de chengdu-a kaj chongqing-a kulturoj. Por konservi siajn folklorajn kulturajn tradiciojn, la urbo subtenas lokajn loĝantojn, kiuj faras lokajn frandaĵojn kaj metiartaĵojn. Vizitantoj povas sperti multajn el tiuj agadoj, kiel kuirado de lokaj frandaĵoj aŭ uzo de la tradicia loka medicino.


DSC_0941.jpg

Dancprezentado: turismo enspezigas lokanojn kaj kontribuas por konservado de lokaj tradicioj.


Alveninta al la urbo, homoj vestitaj en antikvaj kostumoj bonvenigis min kaj aliajn homojn per teatraĵo kiu montras alvenon de imperiestro en la urbon. Sekve estis libera promenado surstrate por ĝui la pejzaĝojn kaj la antikvan arkitekturon. Mi miris pri la granda kvanto de antikvaj temploj kaj diverseco de la loka kuirarto.


Arto estas alia grava allogaĵo de la urbo: sur podio okazas prezentado de tradiciaj lokaj dancoj kaj ankaŭ de Sichuan-a Opero. Surstrate okazas prezentoj de diversspecaj artoj, inkluzive de teatro kaj danco. Tio donas unikan kulturan etoson al la antikva urbo kaj vizitantoj multe lernas pri tradicioj kaj kulturo de la loko.


DSC_0090.jpg

Flavaj folioj de aŭtuno aldonas ĉarmon al la stratoj ornamitaj de lanternoj kaj ombreloj.


La stratoj estas bone signalitaj per ŝildoj en la ĉina kaj la angla, kiuj gvidas la turistojn tra la turismejo. La centro por vizitantoj, antaŭ la enirejo de la vilaĝo, provizas informojn kaj mapojn al la turistoj. Vilaĝanoj estas amindaj kaj helpemaj, kaj ne ĉiuj okupiĝas pri turismo: surstrate mi vidis studentojn revenantajn el lernejo, kaj mi vidis ankaŭ plurajn maljunulojn ludantajn maĝangon en unu el la antikvaj domoj (oni klarigis al mi, ke tiu loko estas kulturdomo kreita specife por la lokanoj, por ke ili kunvenu kaj ĝuu la vivon).


En tiu antikva urbo oni ne vidas tempopason. Homoj trankvilas, kaj mankas tiu freneza ritmo de grandaj urboj, pro tio mi proponas ĝin al tiuj, kiuj volas lokon por ripozi. Dum viaj ripoztagoj tie, vi povas kapti la ŝancon por sperti la tradician lokan medicinon.


DSC_0124.jpg

Anju estas la naskiĝloko de tonliang-a drakdanco.


Anju ankaŭ estas naskiĝloko de tongliang-a drakdanco, draklanternoj kaj de la tekniko pri farado de drakoj por la drakdanco. En la urbo troviĝas centro por tiaj metiartoj, kie oni faras belajn lanternojn kaj drakojn. Mi malkovris, ke Zhou Jian, fakulo pri drakfarado, estas heredanto de rilataj teknikoj kaj gvidas rilatan laboron. Kompreneble oni ne povas foriri sen spekti prezentadon de drakdanco: loka grupo prezentas ĝin sur placo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio