Antikva salejo kun tradicia metodo |
2021-02-25 |
Tiu ĉi antikva salejo en Markam-gubernio sub la Tibeta Aǔtonoma Regiono de Ĉinio havas 1 300-jaran historion. Nun la loko ankoraŭ konservas la tradician metodon por produkti salon. La salejo troviĝas ĉe montdeklivoj de la du bordoj de Lancang-rivero, sube estas multaj lignaj kolonoj, sur la kolonoj estas premita kaj platigita koto kun tralasiveco. Lokanoj verŝas salan akvon el ĉirkaǔaj salputoj, kaj salo estiĝas post sunumo kaj ventumo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |