Packonservantoj ekzercis en urĝsavado de infektitoj de KOVIM-19 |
2021-02-25 |
En la 23-a de februaro, sub la aranĝo de la portempa taĉmento de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Libano, la 19-a ĉina medicina taĉmento kaj alilandaj packonservaj taĉmentoj partoprenis en la ekzerco de medicina urĝsavado. La ekzerco temas pri urĝa transporto de iu serioza infektito de KOVIM-19 al hospitalo por urĝa savado. Kunlaboris la ĉina medicina taĉmento, franca aer-sava taĉmento, itala helikoptera taĉmento kaj brazila surterserva taĉmento. Tio estas la unua fojo por la taĉmentoj de UN kune fari tian ekzercon. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |