"Artfajraĵo" de fero |
2021-02-24 |
La 22-an de februaro Tancheng-gubernio de Shandong-provinco komencis organizi prezentadon de datiehua, tradicia ĉina "artfajraĵo" el ferlikvaĵo, por bonvenigi la Lanternan Feston, kiu estos en la 26a de februaro ĉi-jare. Ĝi estas folklora prezentado kun longa historio de du-tri jarmiloj, kaj ĝi aperis preskaǔ samtempe kun ferfandado en Ĉinio. Por fari tian prezentadon, oni devas unue fandi feron, por ke ĝi likviĝu je la temperaturo inter 1 600 kaj 1 700 celsiaj gradoj; sekve, oni verŝas la feran likvaĵon en lignobastonon kun sulko; kiam la prezentanto forte batas per alia bastono la bastonon entenantan ferlikvaĵon, la likvaĵo ŝpruciĝas supren kaj tiel aperas la brila kaj grandioza "artfajraĵo". Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |