Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Blankaj magnoliaj floroj pompas en Ŝanhajo
2021-02-22

1127122172_16139090273851n.jpg


Lastatempe pro daǔra varmiĝo en Ŝanhajo ekpompis blankaj magnoliaj floroj. Blanka magnolio (Magnolia denudata) estas la urba floro de Ŝanhajo.






La floroj de blanka magnolio estas grandaj kaj bonodoraj. Blanka magnolio estas konata fruprintempa florarbo en Ĉinio. Ekde la 6-a jarcento la arbo estas plantata en budhismaj temploj.








La petalo estas dika kaj bonodora. Fritita en oleo aǔ peklita en sukero, la petalo estas manĝebla. La semo taǔgas por elpremi oleon. La ŝelo povas esti medikamento. Etaj objektoj aŭ gravuraĵoj povas esti faritaj el ĝia ligno.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio