Hejmenrevenis ĉina medicina grupo al Afriko |
2021-02-22 |
La 19-an de februaro revenis al Ĉinio kun honoro la ĉina medicina grupo sendita al Ekvatora Gvineo. Laŭ raporto, la grupo konsistis el 25 homoj el la urbo Dongguan de la provinco Guangdong, inkluzive de tri tradukistoj kaj du kuiristoj. Ili ekiris en la 5-a de julio 2019 kaj finis siajn laborojn en la 28-a de januaro 2021. Ili plenumis entute 19 839 ambulatoriajn servojn, partoprenis 2 438 kirurgiojn kaj faris 93 klinikajn trejnojn por 420 homoj. Post unu kaj duonjara servado, la grupo gajnis la Medalon de Nacia Sendependiĝo, la plej altan honoron de Ekvatora Gvineo. Fotis Chen Fan Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |