Kin-enspezo en Printempa Festo starigis rekordon |
2021-02-20 |
Laŭ la donitaĵoj de la Ĉina Kin-administracio en la 18a de februaro, la tutlanda kin-enspezo en la sep-taga ferio de la Printempa Festo kalkuliĝis al 7.822 miliardoj da juanoj (= 1 212 milionoj da usonaj dolaroj), kio starigis rekordon de kin-enspezoj por la Printempa Festo. La agada komedio "Detektivo ĉe Ĉinkvartalo 3" kaj la tempo-traira komedio "Hola, Panjo" enspezis plej multe. La Printempa Festo estas la plej bona periodo por kin-merkato en Ĉinio, ĉar viziti kinejojn por spekti filmojn jam fariĝis la ĉefa distra agado de ĉinoj dum la festo. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |