Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio donis al sep landoj vakcinojn kontraŭ nova koronviruso
2021-02-19

La 18-an de februaro Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke eĉ dum la Printempa Festo Ĉinio ne ĉesis helpi aliajn landojn kontraŭbatali la epidemion de KOVIM-19 kaj donis vakcinojn kontraŭ la nova koronviruso al sep landoj, inkluzive de Zimbabvo, Turkio, Peruo, Maroko, Senegalo, Hungario kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĉinio daŭre plifortigos kunlaborojn kun diversaj flankoj pri preventado kaj regado de KOVIM-19, kaj kontribuos al la fina venko en la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio. 


La 18an de februaro en la hospitalo Wilkins en Hararo, ĉefurbo de Zimbabvo, vicprezidento estis vakcinita per la vakcino produktita de Ĉinio. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio