Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio akcelas justan distribuadon de kontraǔkoronvirusaj vakcinoj
2021-02-18


La 17-an de februaro Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, en Pekino partoprenis videe la publikan kunvenon ministronivelan pri kontraǔkoronvirusaj vakcinoj okazigitan de la Konsilio de Sekureco de UN.



Wang Yi diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping jam promesis al la tuta mondo, ke ĉinaj kontraǔkoronvirusaj vakcinoj estas publikaj produktoj. Ĉinio donos sian kontribuon por ebligi al disvolviĝantaj landoj ricevon kaj aĉeton de la vakcinoj. Ĉinio estas la unua aliĝinto de la iniciato de la Monda Organizo pri Sano (MOS) por kunlabore esplori, produkti kaj juste akiri ilojn kontraǔ KOVIM-19. Ĉinio aktive kunlaboras kun dekkelkaj landoj pri vakcina ellaborado, kaj en la projektoj partoprenas pli ol 100 000 volontuloj el pli ol cent ŝtatanecoj. Ĉinio jam aliĝis al plenumo de la plano de MOS pri vakcinoj kontraǔ KOVIM-19 kaj reale agadas por akceli la justan distribuadon de la vakcinoj. Laǔ peto de MOS, Ĉinio decidis liveri 10 milionajn dozojn da kontraǔkoronvirusaj vakcinoj al disvolviĝantaj landoj, kiuj urĝe bezonas ilin. Ĉinio jam helpis 53 disvolviĝantajn landojn kiuj petis la vakcinojn, kaj Ĉinio eksportis kaj eksportas al 22 landoj la vakcinojn. Samtempe, per altigo de vakcina produktpovo por la mondo, Ĉinio utiligas sian industrian ĉenon por subteni kaj helpi aliajn landojn prilabori aǔ produkti la vakcinojn. Ĉinio decidis donaci la vakcinojn al packonservantoj de UN.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio