Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vidiĝos Luno kun ruĝaj Marso kaj Aldebarano
2021-02-18

La 19-an de februaro ruĝaj Marso kaj Aldebarano samtempe aperos kun la unua kvaronluno.


1127106363_16135262579081n.gif


Xu Wen, vicĝenerala sekretario de la Tianjin-a Astronomia Societo, diris, ke se tiu tago estos serena, post la sunsubiro aperos la unua kvaronluno en sudokcidenta parto de ĉielo, kaj oni povos vidi duflanke de ĝi ruĝajn stelojn, la dekstra estos la Marso kaj la maldekstra la Aldebarano. En lokoj kun milda lumpoluo, homoj povos vidi ankaǔ du stelamasojn: supre de la Luno estos la Plejadoj, kaj la Hiadoj troviĝos dekstre de la Aldebarano.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio