Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tradicia ĉina medicino en antikva urbo Anju
2021-02-10

La antikva urbo Anju de Chongqing estas plena de historiaj lokoj kaj kulturaj heredaĵoj. Tie troviĝas butiko pri la tradicina ĉina medicino, kie heredantoj de teknikoj pri tradicia loka medicino produktas kuracilojn kaj kuracas pacientojn. La vendejo bonodoras, ĉar ĝia ĉefa specialaĵo estas kuracilo kiun oni bruligas proksime al la haŭto de la paciento por varmigi ĝin. Masaĝo, ŝmirado de oleoj kaj aliaj teknikoj ankaŭ troveblas tie, kaj eblas aĉeti kuracilojn por uzi hejme.



Junulo ricevas kuracadon per varmigo.



Kelkaj kuraciloj sur la breto de la vendejo



Fabrikado de bastonoj, kiujn oni bruligas por varmigi la haŭton de la paciento



Ĉu pipoj? Ne, tiujn ilojn oni uzas por memkuracado per haŭtvarmigo.



Fakulo ŝmiras ion sur genuo de mezaĝa paciento antaŭ ol masaĝi ĝin.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio