Antikva urbeto Yongning en Pekino |
2021-02-10 |
El la distrikto Yanqing de Pekino troviĝas la antikva urbeto Yongning, kiu estis tre prospera dum la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911), plena de vendejoj kaj komercistoj el pluraj partoj de Ĉinio. Yuhuang-pavilono, meze de la urbeto, havas historion de pli ol 1 300 jaroj! Nun la urbeto estas vizitata de multaj turistoj kaj komerco daŭre viglas sur ĝiaj stratoj. Strato ornamita de ĉinaj lanternoj kondukas turistojn al Yuhuang-pavilono. Freŝaj fruktoj kaj Tanghulu, populara vintra manĝeto, vendataj surstrate Diversspecaj ovoj vendataj Ornamaĵoj por la Printempa Festo estas aparte atentataj de konsumantoj. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |