Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fakuloj: MOS vizitu pli da landoj por esplori originon de nova koronviruso
2021-02-10

Ekde la 28-a de januaro la teamo de fakuloj el la Monda Organizo pri Sano (MOS) vizitis Wuhan-an Jinyintan-hospitalon, Hubei-provincan Hospitalon Kombinantan Tradician Ĉinan Medicinon kun la Okcidenta, Huanan-an Marproduktaĵan Bazaron kaj aliajn lokojn en Wuhan, kiuj rilatis al la epidemio. Ili ankaǔ komunikiĝis kun lokaj medicinistoj kaj fruaj infektitoj de KOVIM-19 en la urbo. La 3-an de februaro ili vizitis Wuhan-an Instituton de Virusologio kaj restis tie preskaǔ kvar horojn. Peter Daszak, usona virusologo kaj teamano, diris, ke en la instituto ili faris honestan kaj malferman diskuton kun ĉinaj sciencistoj pri multaj "ŝlosilaj demandoj". Vladimir Dedkov, rusa fakulo kaj membro de la teamo, diris: "Mi ne scias kiu faris la kritikojn. La laboratorio havas bonajn kondiĉojn, kaj mi ne povas imagi ke io povas eliĝi el tiu loko."


503a0b6a-888c-4f11-afe3-6b80c88ed145.jpg


Samtempe pluraj ĉinaj epidemiologoj alvokas, ke post vizito en Wuhan, MOS faru planon esplori tutmonde la originon de la viruso kaj certigi la sekvan lokon por enketi kaj akiri pli da informoj kaj datumoj.


Danke al senĉesa esplorado pri la viruso, multaj informoj prezentas, ke la viruso eble komencis propagiĝi en multaj landoj en 2019, kaj tio novigos la historion de la pandemio. Fakuloj de MOS devas viziti la landojn kie aperis pli fruaj konfirmitaj kazoj kaj spuri la virusan originon. Ĉinaj fakuloj alvokas, ke Usono devas kiel Ĉinio inviti MOS al si por esplorado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio