Li Ziqi rompis rekordon de YouTube-abonantoj en ĉinlingva kanalo |
2021-02-08 |
Kun 14,1 milionoj da abonantoj, konfirmitaj la 25an de januaro, konata ĉina videobloganto Li Ziqi rompis la mondan Guinness-rekordon pri la plej multaj abonantoj en YouTube por la ĉinlingva kanalo. En 2017 ŝi publikigis la unuan filmeton kun la titolo "fari robon el vinber-ŝeloj", kaj post tio ŝi kreis kaj sendis plurajn filmetojn. Ŝiaj filmetoj allogas homojn el la tuta mondo. Ili ŝatas rigardi ŝian idilian vivon en la kamparo kunfanditan al la tradicia ĉina kulturo. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |