Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio refutas raporton de BBC pri atenco kontraŭ virinaj rajtoj en Xinjiang
2021-02-08

La 4-an de februaro en gazetara konferenco Wang Wenbin, proparolanto de Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, refutis la raporton de la Brita Brodkasta Kompanio (BBC, surbaze de anglalingva mallongigo) pri supozataj atencoj kontraŭ virinaj rajtoj en la ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.


Wang Wenbin diris, ke ne ekzistas sistema seksperforto aŭ seksa mistraktado kontraŭ virinoj en Xinjiang. Respekti kaj garantii homajn rajtojn estas bazaj principoj difinitaj de la Konstitucio de Ĉinio kiel lando regata de leĝoj.


Wang diris, ke de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, senprecedencaj atingoj estis faritaj en liberigo kaj disvolviĝo de virinoj en Ĉinio. Virinoj de ĉiuj etnoj ĝuas politikajn, kulturajn kaj edukajn rajtojn, rajtojn pri laboro kaj socia sekureco, rajtojn pri geedzeco kaj familio kaj ankaŭ aliajn rajtojn laŭ la leĝo.


Li substrekis, ke ne ekzistas la tiel nomataj "reedukaj" tendaroj en Xinjiang, kaj ke la profesiaj edukaj kaj trejnaj centroj en la regiono estas parto de la landa agado kontraŭ terorismo kaj radikaleco. Ili tute ne diferencas de la Programo pri Ĉesigo kaj Plidistancigo de Britio, aŭ de la senradikaligaj centroj en Francio.


Wang diris ankaŭ, ke la profesiaj edukaj kaj trejnaj centroj strikte obeas la Konstitucion kaj leĝojn pri protektado de bazaj rajtoj de trejnatoj kaj malpermesas ke iu insultu aŭ mistraktu trejnatojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio