Hungario, la unua EU-lando kiu uzos ĉinajn vakcinojn |
2021-02-07 |
Hungario fariĝis la unua EU-lando, kiu aprobis uzon de la la ĉinaj vakcinoj produktitaj de la ĉina kompanio SinoPharm. La 29-an de januaro Hungario subskribis kontrakton kun Ĉinio pri aĉeto de kvin milionoj da dozoj de la vakcinoj. Peter Szijjarto, hungara ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la vakcinoj produktitaj de la ĉina kompanio SinoPharm estas liverotaj en kvar aroj dum kvar monatoj, sufiĉe por 2,5 milionoj da homoj aŭ kvarono de la landa loĝantaro. Hungara ĉefministro Viktor Orban diris, ke li fidas je ĉinaj vakcinoj kaj li mem estos vakcinita per ĝi. Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |