Francio emisiis poŝtmarkojn por jaro de bovo |
2021-02-07 |
Por bonvenigi la Printempan Feston aŭ la ĉinan novjaron laǔ la ĉina lunkalendaro, la 6-an de februaro en Parizo la franca poŝtkompanio LA POSTE okazigis ceremonion por emisii poŝtmarkojn pri la jaro de bovo. La du poŝtmarkoj estas desegnitaj de ĉindevena artisto. Unu poŝtmarko prezentas bildon de juna paŝtisto mantenanta florojn kaj sidanta sur bovo, kiu portas ruĝan floron surkape; kaj la alia montras bildon de bovo portanta ĉe sia brusto ruĝan floron. Sur ambaǔ poŝtmarkoj troviĝas la vortoj "la jaro de bovo" en la ĉina kaj franca lingvoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |