Vizaĝ-ŝanĝado: unika trajto de sichuan-a opero |
2021-02-07 |
Ekzistas divers-stilaj tradiciaj operoj de Ĉinio, kaj unu el ili estas sichuan-a opero, populara en la provincoj Sichuan, Guizhou kaj Yunnan, kaj ankaŭ en Chongqing. Mi spektis prezentaĵon de sichuan-a opero dum vizito al la antikva urbeto Anju en Chongqing. Aktoro de sichuan-a opero Aparta trajto de sichuan-a opero estas la vizaĝ-ŝanĝado, speciala tekniko uzata por esprimi, per koloroj kaj vizaĝo, emociojn kaj pensojn de la rolulo. Aktoroj rapidege kaj lerte ŝanĝas vizaĝon sur la podio, kaj dum prezentaĵo ili povas tion fari diversfoje. La aktoroj sur la scenejo Per maskoj kun malsamaj koloroj kaj bildoj oni esprimas sentojn kaj pensojn de la rolulo. Onidire vizaĝ-ŝanĝado devenas de tre antikva homa kutimo desegni malsamajn formojn sur siaj vizaĝoj por timigi sovaĝajn bestojn. Tio estas mirinda, ĉu ne? Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |