Jen torĉoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Vintraj Paralimpikoj |
2021-02-05 |
La 4-an de februaro oni publikigis la torĉojn por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj 2022, okaze de unujariĝo antaŭ malfermiĝo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La torĉo por la Vintraj Olimpikoj estas ruĝa kaj arĝenta, kiuj simbolas kunfandiĝon de glacio kaj fajro. Tiu por la Paralimpikoj estas ora kaj arĝenta -- gloron kaj sonĝon. Hidrogena brulaĵo estos uzita por la torĉoj. Kun la trajto de mediamikeco, tia brulaĵo helpas la torĉojn funkcii en malvarmega vetero kaj bruladi en la vento de deka grado. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |