Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio liveros 10 milionojn da vakcinoj al disvolviĝantaj landoj
2021-02-05

La 3-an de februaro en gazetara konferenco Wang Wenbin, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio jam oficiale partoprenis en la plano de la Monda Organizo pri Sano (MOS) pri vakcinoj kontraǔ KOVIM-19 kaj havas konstantan kontakton kun MOS.


Li diris, ke laǔ peto de MOS, Ĉinio decidis liveri 10 milionojn da dozoj da kontraǔkoronvirusaj vakcinoj al disvolviĝantaj landoj, kiuj urĝe bezonas ilin. Tio estas unu el la faroj de Ĉinio por akceli justan distribuon de vakcinoj, la internacian kunlaboron kaj konstruadon de la homara komunumo de komuna sano.


Li diris: "Ni esperas, ke la kapablaj landoj subtenos la projekton de MOS por helpi disvolviĝantajn landojn akiri vakcinojn laǔeble plej rapide kaj kontribuos por la internacia komunumo venki la pandemion."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio