Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Unu jaron antaŭ malfermiĝo de Pekinaj Vintraj Olimpikoj
2021-02-05

La "Akva Kubo" ŝanĝita al la "Glacia Kubo"


La 4-a de februaro markis la unujaran retrokalkulon de malfermiĝo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. Ĉiuj konkursejoj en Pekino kaj Yanqing-distrikto havas la kapablon por provkonkursoj.


Laŭ la konkursaj reguloj, la Pekinaj Vintraj Olimpikoj havos sep disciplinojn, 15 branĉojn kaj 109 ludojn. Ili okazos en 25 ejoj, inter kiuj 12 estos por konkursoj. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj plene uzos la ejojn por la Someraj Olimpikoj 2008 kaj transformos ilin por sia uzo. Ĉar ĉiuj konkursejoj havas la funkciojn por la Olimpikoj Someraj kaj Vintraj, ili povos esti konvertitaj laŭ postulo.


Finiĝis la unua glaci-farado de la Nacia Stadiono, kie okazos la glacihokea konkurso.


Kiel la unua urbo por la Olimpikoj Someraj kaj Vintraj en la mondo, Pekino antaŭenigos la internacian olimpikan movadon kaj alportos pli da fidoj al la mondo en la batalo kontraŭ la epidemio.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio