Renovigo de antikvaj domoj en Kuqa |
2021-02-04 |
En la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio troviĝas pluraj specimenoj de la loka tradicia arkitekturo, inter ili estas la domoj de la urbocentro de la urbo Kuqa. Por disvolvi turismon kaj konservi la tradician arkitekturon de la urbo, la loka registaro dŭre investas al renovigo de tiuj domoj. Laŭ tempopaso, lokanoj bezonis adapti la domojn por ricevi elektron, interreton, kranakvon ktp, kaj en multaj kazoj tio estis farita spite al sekurecaj normoj. Sekve, la renovigo estas necesa ne nur por konservi la fasadojn, sed ankaŭ por ke la domoj estu sekuraj por loĝado kaj aliaj aktivaĵoj, laŭ la normoj postulataj de fajrobrigado. Bela fenestro renovigita en Kuqa Renovigota domo en Kuqa Detalo de renovigita domo en Kuqa Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |