Festivalo de Neĝaj kaj Glaciaj Lanternoj en Longqingxia |
2021-02-03 |
En la turismejo Longqingxia de Pekino ĉiujare dum vintro okazas Festivalo de Neĝaj kaj Glaciaj Lanternoj. Ĝi estas malgranda kompare kun tiu de Harbino, sed estas ĝuinda. En ĉi-jara festivalo, la ĉefaj skulptaĵoj havas jenajn temojn: la pandemio de KOVIM-19, la urbo Pekino (konstruaĵoj, artoj kaj tradicioj), la jaro de bovo kaj la venontjaraj Vintraj Olimpikoj. Krom la lanternoj el glacio kaj neĝo, vespere la tuta pitoreskejo estas lumigita per tradiciaj ĉinaj lanternoj. Bovforma lanterno por bonvenigi la novjaron. Skulptaĵoj el glacio omaĝas la kontraŭepidemiajn batalantojn. Glaci-lanterno en la formo de ĉina drako Masko de Pekina Opero skulptita sur glacio Maskoto de Pekinaj Vintraj Olimpikoj farita el neĝo Korforma detalo de glaci-lanterno Libelo skulptita sur glacio
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |