Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉi-jaraj du sesioj bonvenigas intervjuojn de raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj
2021-02-03

Zhong Shan, ĉina ministro pri komerco, estis interrete intervjuita dum la pasintjaraj du sesioj.


La kvara sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la kvara sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) komenciĝos en Pekino en la 5a de marto kaj la 4a de marto respektive. La Kancelario de la Konstanta Komitato de TPK kaj tiu de ĈPPIK anoncis la 2an de februaro, ke raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj, kiuj konformas al la postuloj de prevento kaj regado kontraŭ la pandemio de KOVIM-19, estos bonvenigitaj fari intervjuojn dum ĉi-jaraj du sesioj.


Laboro pri raportado ĉi-jare estas aranĝita jene:


1. Inviti iujn ĉinajn kaj eksterlandajn raportistojn en Pekino fari intervjuojn, kaj ne inviti raportistojn ekster Ĉinio por viziti Pekinon kaj intervjui.


2. Intervjuoj estos ĉefe faritaj interrete, videe, skribe aŭ en aliaj formoj.


3. La informaj centroj por la du sesioj liveros servojn per interreto kaj aliaj rimedoj al raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj kaj helpos ilin kontaktiĝi kun intervjuitoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio