Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inteligentaj termometroj uzataj en regado de KOVIM-19
2021-02-02

Lastatempe por preventi kaj regi la epidemion de KOVIM-19, la registaro de la urbo Suihua de la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio aĉetis 10 200 inteligentajn termometrojn por la kvarantenigitaj homoj. Oni metas la termometron ĉe sia akselo kaj povas scii sian korp-temperaturon per saĝ-telefono. Pro tio la risko de kruca infekto inter izolitaj homoj kaj medicinistoj estos reduktita. Krome, la korp-temperaturoj de izolitaj homoj povas esti monitorataj realtempe. Tio simpligas la laboron de medicinistoj. 


La 29-an de januaro en la urbo Suihua medicinisto prezentis la inteligentan termometron. Fotis Zhang Tao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


La 29-an de januaro en la urbo Suihua medicinisto prezentis uzadon de la inteligenta termometro. Fotis Zhang Tao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


Medicinisto kontrolas donitaĵojn de korp-temperaturoj mezuritaj de inteligentaj termometroj. Fotis Zhang Tao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio