Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pluraj ŝtatgvidantoj inokulitaj per ĉinaj vakcinoj
2021-02-01

Ĉinaj vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 estas uzataj en multaj landoj, kaj iliaj sekureco kaj efikeco estas agnoskitaj de tiuj landoj. Pluraj ŝtatgvidantoj donis ekzemplon al siaj popoloj kaj akceptis la ĉinajn vakcinojn.


Multaj aliaj ŝtatgvidantoj diris, ke ili estos inokulitaj per ĉinaj vakcinoj.


Sejŝeloj


La 10an de januaro la prezidenta oficejo de Sejŝeloj anoncis, ke prezidento Wavel Ramkalawan estis inokulita per la vakcino produktita de la ĉina kompanio SinoPharm.


Sejŝela Ministerio pri Sano publikigis la novaĵon, ke en la lando komenciĝis vakcinado. Pro tio, Sejŝeloj fariĝis la unua afrika lando, kiu grandskale inokulas la vakcinojn.


Sejŝela prezidento Wavel Ramkalawan inokulata per ĉina vakcino


Indonezio


La 13an de januaro, indonezia prezidento Joko Widodo estis vakcinita per la vakcino el la ĉina kompanio Sinovac en la prezidentejo. La procezo estis vive elsendita per interreto.

La 27an de januaro, indonezia prezidento Joko Widodo ricevis la duan dozon de vakcino en ceremonio elsendita rete kaj realtempe. Ĉi tiu vakcino estas produktita de la ĉina kompanio Sinovac.


Turkio


La 14an de januaro en Ankara Urba Hospitalo, turka prezidento Recep Tayyip Erdogan estis vakcinita per la vakcino CoronaVac el Ĉinio.



Kamboĝo


La 17an de januaro, kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen anoncis en socia reto, ke Kamboĝo ricevis unu milionon da dozoj da vakcinoj donacitaj de Ĉinio. Por pliigi fidon de homoj pri vakcinado kaj antaŭenigi la batalon kontraŭ la pandemio, li estis la unua, kiu estis inokulita per la ĉina vakcino.


Peruo


Perua prezidento Francisco Sagasti diris antaŭ kelkaj tagoj, ke la senaktivigita vakcino el la ĉina kompanio SinoPharm estas sekura, kaj li estos inokulita per ĝi se necese.


Ĉilio


La 28an de januaro, ĉilia prezidento Sebastian Pinera deklaris, ke li estos vakcinita per la vakcino el la ĉina kompanio Sinovac en la dua semajno de februaro.



Hungario


La 29an de januaro, la Hungara Prevent-Kontrola Centro kontraŭ KOVIM-19 anoncis en regula gazetara konferenco, ke la Hungara Nacia Instituto pri Medicino kaj Nutrado aprobis uzon de la vakcinoj produktitaj de la ĉina kompanio SinoPharm. Hungario fariĝis la unua EU-lando, kiu aprobis uzon de ĉinaj vakcinoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio