Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fakuloj: Parolado de Xi pri multflankismo fortigas komunan respondon al defioj
2021-01-29

Fakuloj diris, ke la rimarkoj de ĉina prezidanto Xi Jinping en la virtuala kunveno de Tagordo de Davos de la Monda Ekonomia Forumo fortigis fidon al subtenado de multflankismo kaj injektis movforton en komunan respondon al tutmondaj defioj.


En sia parolado titolita "Lasu la Torĉon de Multflankismo Lumigi la Vojon Antaŭen de la Homaro", Xi diris, ke la problemoj alfrontataj de la mondo estas kompleksaj, kaj la elirejo por ili estas persisti en multflankismo kaj konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco.


"Multflankismo, internacia kunlaboro en vakcina esplorado, dungado kaj financoj devas esti metitaj sur la ĉefan lokon de la politika tagordo, kiam ni komencas ĉi tiun novan jaron," diris la ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo Guy Ryder.


"La mondo ne povas venki demandon kiel la pandemio sen multflankismo", diris Jannie Rossouw, estro de la Lernejo de Ekonomiaj kaj Komercaj Sciencoj en la Universitato de Witwatersrand en Sud-Afriko.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio