Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
IMF alĝustigis prognozon pri monda ekonomia kresko
2021-01-29


La 26-an de januaro la Internacia Mona Fonduso (IMF) publikigis novan Mondan Ekonomian Perspektivon. Ĝi prognozas, ke en 2021 la tutmonda ekonomia kresko atingos 5,5%, je 0,3% pli multe ol tiu en oktobro pasintjare. En la dua duono de 2021 la kresko estos pli rapida, sed la ekonomia revigliĝo de diversaj landoj malsamos. Ĉinio estos la plej bona en tiu ĉi flanko.


IMF prognozis, ke la Malneta Enlanda Produkto de emerĝantaj merkatoj kaj disvolviĝantaj ekonomioj atingos 6,3% en 2021. Inter ili, 5,2% estos la kreskoj de Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio; kaj la kresko de Rusio atingos 3%, tiu de Brazilo -- 3,6%, Sud-Afriko -- 2,8% kaj Ĉinio -- 8,1%. Laǔ IMF, estas tri kaŭzoj por revigliĝo de Ĉinio: unue, Ĉinio agis tre efike en la batalo kontraǔ KOVIM-19; due, por reagi al la pandemio, Ĉinio plimultigis publikajn investojn; trie, la centra banko de Ĉinio faris subtenon por certigi monfluadon.


IMF emfazis, ke alfronte al la senprecedenca defio, la internacia komunumo devas tuj agi por certigi ĉiujn landojn venki la pandemion kaj helpi la mondon iri al pli prospera kaj verda estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio