Malfermiĝis en Sidnejo ekspozicio de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj |
2021-01-29 |
La 27-an de januaro, oni vizitis la ekspozicion. (Fotis Bai Xuefei, ĵurnalisto de Xinhua-a novaĵ-agentejo) Proksimiĝas la Printempa Festo, la ĉina novjaro laŭ lunkalendaro, kaj malfermiĝis en la ĉina kultur-centro de Sidnejo ekspozicio de faraĵoj de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. La ekspozicio estas kunokazigita de tiu centro kaj la Departemento pri Kulturo kaj Turismo de Jiangsu-provinco. En la ekspozicio estas prezentataj verkoj kreitaj surbaze de sep metioj el la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio kaj tiu de Jiangsu-provinco. Tiuj metioj inkluzivas lignogravuradon en la stilo de Taohuawu, tradician nankinan brodadon, jiangsu-stilajn brodadon kaj paper-tranĉadon. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |