Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nokta promenado per ŝipo en Chongqing
2021-01-28

Turismo disvolviĝas en la urbo Chongqing de Ĉinio, kaj la loko kie kuniĝas la riveroj Jangzio kaj Jialing estas unu el la multaj lokoj ŝatataj de turistoj. Tie troviĝas Chongqing-a Raffles-urbeto, la Granda Teatrejo de Chongqing, la pontoj Qiansimen, Dongshuimen kaj Chaotianmen, la fama telfero kiu transiras la riveron Jangzio kaj aliaj allogaĵoj. Tie ankaŭ estas bonaj lokoj por aĉeti kaj manĝi bongustan manĝaĵon. Vespere la loko havas apartan ĉarmon pro la lumigitaj pontoj kaj konstruaĵoj ĉirkaŭ ĝi, kaj noktovivo viglas en drinkejoj kaj restoracioj. Tie multaj ŝipoj transportas turistojn vidi la ĉirkaŭaĵojn.


DSC_0591.jpg

La ponto Dongshuimen sur Jangzio



Vespera lumigo donas apartan belecon al domoj en tradicia arkitektura stilo de Chongqing.



Turistoj sur ŝipo fotas la urbon.


DSC_0549.jpg


Flagoj de Ĉinio sur la Granda Teatrejo de Chongqing, malantaŭ la ponto Qiansimen



La ponto Chaotianmen sur Jangzio



Turisma ŝipo preterpasas la Chongqing-an Raffles-urbeton.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio