Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto Xi emfazas interkonsiliĝon pri internaciaj aferoj
2021-01-26


La 25an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris dum parolado en la virtuala kunveno de Tagordo de Davos okazigita de la Monda Ekonomia Forumo, ke multflankismo temas pri tio, ke internaciaj aferoj estu traktataj per interkonsiliĝo kaj la estonteco de la mondo estu decidita de ĉiuj per komuna laboro.


Xi diris, ke la mondo travivas ŝanĝiĝojn nevideblajn en tiu ĉi jarcento, kaj nun estas tempo por grava disvolviĝo kaj transformiĝo. Por subteni multflankismon en la 21a jarcento, ĉiuj landoj devas daŭrigi kaj disvolvi sian bonan tradicion, akcepti novajn vidpunktojn kaj rigardi al la estonteco. Li substrekis la bezonon subteni la kernajn valorojn kaj bazajn principojn de multflankismo, adaptiĝi al la ŝanĝiĝanta internacia situacio kaj respondi al tutmondaj defioj.


Li substrekis, ke la internacia komunumo devas havi longtempan vidon, plenumi siajn promesojn, doni necesan subtenon al evoluantaj landoj kaj protekti iliajn legitimajn disvolvajn interesojn.


La ĉina prezidanto rekomendis justan konkurencon kaj oponon kontraŭ reciproka atako. Li emfazis, ke la internacia komunumo devas sin teni je la kunlabora koncepto bazita sur reciproka profito kaj garantii la egalajn rajtojn de ĉiuj landoj pri disvolviĝo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio