Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vojoj al prospero: aŭtovojoj tra la dezerto
2021-01-25

La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio havas vastan teritorion, sed granda parto de ĝi estas kovrita de dezertoj. Kunligi la urbojn per fervojoj kaj aŭtovojoj estas absolute necese por faciligi vojaĝadon kaj transportadon de varoj. Konstruado de aŭtovojoj (kaj ankaŭ fervojoj) tra dezerto, tamen, estas tasko tre malfacila. Kiel ĉinoj sukcesis konstrui kaj disvolvi aŭtovojojn por transiri dezertojn?


Por trovi respondon al tiu demando mi frue vekiĝis en hotelo de la urbo Korla kaj vojaĝis dum pli ol du horoj sur aŭtovojoj por atingi la puton 4, kiu estis elfosita ĉe la aŭtovojo kaj meze de la dezerto Taklimakan, la plej vasta en Ĉinio kaj la dua plej vasta en la mondo.


DSC_0644.jpg


En la ujgura lingvo, "Taklimakan" signifas "vi povas eniri ĝin, sed neniam sukcesos eliri" kaj ĝi estas kromnomata "la Maro de Morto" (tiun kromnomon donis al ĝi la sveda esploristo kiu ĝin vizitis antaŭ longa tempo). Ekzistas interesa rakonto pri ĝia origino: onidire, Supernatura Estaĵo vidis la malfacilaĵojn alfrontatajn de homoj en ĉi tiu regiono kaj decidis helpi ilin uzi du magiajn objektojn, oran hakilon kaj oran ŝlosilon. Li pruntis sian oran hakilon al kazaĥoj, kiuj per ĝi disigis la monton Altay kaj deturnis akvofluon de la montoj al la kampoj. La Supernatura Estaĵo planis prunti la oran ŝlosilon al ujguroj, por ke ili povu malfermi la pordon de la trezorejo de la baseno Tarim, sed bedaŭrinde lia plej juna filino perdis la ŝlosilon. Li estis tiom kolera, ke li malliberigis ŝin en la baseno. Tiel formiĝis la dezerto Taklimakan.


Dunoj kovras plejparton de ĉi tiu granda dezerto kaj estas kutime pli altaj ol 100 metroj, kelkaj eĉ superas la altecon de 300 metroj. Pro la vento, la dunoj ĉiam moviĝas kaj statistikoj sugestas, ke ĉiujare ili moviĝas ĉirkaŭ 150 metrojn, kio serioze minacas la ekziston de oazoj kaj vivadon de la loka loĝantaro.


DSC_0665-1.jpg

La Puto 4, rigardata el la dezerto Taklimakan


Dum la pasintaj 50 jaroj, la ĉina registaro multe penis planti arbojn por malpliigi la atakojn de la sabloventegoj. Danke al helpo de fakuloj, lokaj homoj plantis diversspecajn poplojn, rozkolorajn salikojn, granatojn, morusojn kaj konstruis ventoŝirmilojn por bremsi kreskadon de la dezerto. Tiel pliboniĝas vivkondiĉoj de homoj kaj bestoj: estas pli ol 80 specioj de birdoj loĝantaj en la dezerto kaj ankaŭ pluvoj fariĝas pli oftaj.


Kiam la aŭtovojo estis konstruita, moviĝantaj dunoj ofte kovris ĝin, kaj tio ne nur portempe blokis la vojon, sed ankaŭ postulis altajn elspezojn por demeti la sablon el sur la asfalto. Sed antaŭ la konstruado de la aŭtovojo homoj jam estis atentaj pri tiu problemo kaj kreis eblajn solvojn por ĝi. Finfine, plantado de arboj ĉe la aŭtovojo montriĝis la plej promesplena tekniko, kaj longa laboro komenciĝis.


DSC_0647.jpg

La Puto 4, konstruita por irigacio


Irigacio postulis konstruadon de putoj ĉe la aŭtovojo, ĉar oni uzas subgrundan akvon por tiu celo. Ĉe ĉiu puto loĝas familio dungita de la aŭtovojo por prizorgi kaj superrigardi la tutan aferon. Ĉe la Puto 4, kiun mi vizitis, loĝas paro kaj kato en loĝejo apud la puto. Ili montris al mi la ĉambron, kie troviĝas la pumpilo por suĉi akvon el subgrundo. Ili funkciigas ĝin laŭbezone. La domo havas klimatizilon, kiu kapablas kaj varmigi kaj malvarmigi la aeron, por ke la familio vivu komforte dum la frosta vintro kaj la varmega somero.


Prepari la grundon por plantado estas komplika laboro: oni unue plantis herbojn por fiksi la grundon, kaj tiu parto de la laboro estis tre malfacila pro la moviĝanta sablo, kiu povis facile kovri kaj mortigi la herbojn. Post preparo de la grundo por ricevi la arbojn, oni komencis la plantadon: ambaŭflanke de la aŭtovojo troviĝas arboj plantitaj laŭlonge de la vojo, en linio, kaj estas taŭga distanco inter la arboj. Pli malproksime de la aŭtovojo oni plantas arbustojn, post ili ankoraŭ estas kelkaj metroj da firma grundo, kaj sekve la dunoj komenciĝas. Mi neniam imagis, ke tiom maldika tavolo da arboj kapablus ŝirmi aŭtovojon kontraŭ tiom da sablo.


DSC_0649.jpg

Firmigita grundo apud la dezerto Taklimakan


La firmigo de la grundo okazis en kvar fazoj. La unua, de 1991 ĝis 1994 estis eksperimenta areo por testi malsamajn plantojn kaj pritaksi ilian kapablon firmigi la sablon. En la dua fazo, de 1995 ĝis 1997, oni kreis novan eksperimentan areon. En 1998 kaj 1999, oni testis la teknikon ĉe 6,3 kilometroj de la aŭtovojo, kaj finfine, de 2000 ĝis 2002 estis pliaj eksperimentoj por pruvi la efikon de tiu tekniko nun vaste uzata.


La dunoj daŭre moviĝas tra la dezerto, sed ne plu invadas la aŭtovojojn. Ŝoforoj sukcesas uzi siajn poŝtelefonojn dum plejparto de la vojo, kaj tiel pli facile peti helpon kaze de neatenditaĵoj. Aŭtoj, busoj kaj kamionoj transiras la dezerton kaj la regiono disvolviĝas. Aŭtovojoj tra la dezerto fariĝis vojoj al prospero.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio