Trajno por malvarmega medio ekfunkciis |
2021-01-22 |
La 22-an de januaro oficiale ekfunkciis la sekcio inter Pekino kaj Chengde el la grandrapida fervojo inter Pekino kaj Harbino. Tio signifas, ke la totala fervojo inter Pekino kaj Harbino estis finkonstruita kaj funkcias. Sur la fervojo veturas la trajno Fuxing kun la tipo CR400AF-G. La litero G indikas, ke ĝi estas por la malvarmega medio. La trajno kun novaj materialoj kaj aparatoj taŭgas por la medio kun la temperaturo de 40 celsigradoj sub nulo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |